Literumado

Literumado estas elparolado de unuopaj literoj de vorto por pli klare indiki la skribmanieron (ekz. dum interparolo per telefono).

En Esperanto la literoj havas nomojn: a bo co ĉo do e fo go ĝo ho ĥo i jo ĵo ko lo mo no o po ro so ŝo to u ŭo vo zo. En la matematiko estas uzataj ankaŭ la literoj q (kuo), w (duobla vo), x (ikso), y (ipsilono) kaj la grekaj literoj (alfa, beta, gama, delta, epsilon, dzeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron, pi, ro, sigma, taŭ, upsilon, fi, ĥi, psi, omega). Aperis ankaŭ aliaj provoj pri la nomoj de literoj - vidu la artikolon Esperanta alfabeto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search